|
Anmerkungen:
- Aber: Bestandsgeschichte ist häufig auch Verlustgeschichte!
- Möglicherweise hat man heutzutage zunehmend Rara, von denen man noch gar nicht weiß?
->
zurück!
…
Esperanto-Kulturpremio 2012 por muzikisto Floréal Martorell
Aalen:
La FAME-fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj aljuĝis sian 13-an kulturpremion al la konata E-muzikisto kaj –eldonisto Floréal Martorell el Tuluzo. Tiel oni aprezis la 24-jarajn meritojn de Flo por la kulturo kaj muziko en la lingvo internacia Esperanto.
Urbestro
Fehrenbacher de Aalen bonvenigis la gastojn kaj alte taksis la gravecon
de la muzikkulturo en Esperanto pro ĝia herolda efiko de la internacia
idearo, kiun flegas la Esperantistoj. Dum festa matineo en la urba
biblioteko de Aalen, Gunnar Fischer, la konata DĴ Kunar kaj
GEA-komisiito por moderna Esperanto-muziko, profunde parolis pri la
grava rolo de muziko por la movado kaj speciale ties junularo kaj
elkovente sukcesis montri, kial ĝuste Flo indas ricevi tiun
kulturpremion de la FAME-fondaĵo.
En Esperanto, tute kontraŭe al la aliaj kulturoj, la lingvo kaj ties
uzantaro evoluiĝis sur skriba, ne buŝe parolita, bazo kaj propra
Esperantokulturo ekestis nur poste: el la identeco de la aplikantoj,
kiuj uzis la lingvon en ĉiu ajn kampo. Post longa „periodo de
popolkantoj“, en la 70-dekaj jaroj de la antaŭa jarcento kreiĝis pli kaj
pli da populara muziko, kaj post la 80-aj jaroj ankaŭ la rokmuziko
alvenis la Esperantujo.
Kaj ĝuste tiun evoluon grave akcelis kaj ebligis la Franco Floréal
Martorell, kiu 1987, en la jubilea jaro de Esperanto komencis lerni ĝin.
kaj tre baldaŭ komencis evoluigi asocion por Esperanto-rokmuziko, kiu
fondiĝis en 1988 sub la nomo kaj etikedo EUROKKA. Du jarojn poste li
fondis propran eldon-firmaon nome Vinilkosmo en la vilaĝo Donneville ĉe
Tuluzo, kiu tuj avancis al centra rolulo en la merkato pri moderna
Esperanto-muziko.
Kial la muziko tiel gravas en la Esperanto-kulturo, la laŭdanto tre bele
ilustris: muziko ebligas komunan travivaĵon aŭskultante, ĉu sole ĉu
komune, dancante, kantante; ĝi instigas al aktivado, videbligas emociojn,
por ke eksteruloj povu kapti la sentitan etoson.
Vinilkosmo prizorgas la Esperantomuzikon en ĉiuj fazoj de ĝia ekesto:
rekvizicio de grupoj, produktado de kompaktdiskoj, ĝis la surmerkatigo
de la eldonaĵoj. Ek de 2001 oni eĉ disponas pri propra studio. De la
revuo rok-gazet' aperis en la jaroj ĝis 2003 entute 11 eldonoj, kiu
estanta la plej grava periodaĵo pri moderna Esperanto-muziko trovis
legantojn en pli ol 80 landoj.
Se oni celas skizi la amplekson de la vivoverko de Flo, oni rigardu en
la katalogon de Vinilkosmo: en ĝi intertempe listiĝas 45 propraj
produktaĵoj kaj -eldonaĵoj de la etikedo Vinilkosmo, kaj entute 114
kompaktdisk-titoloj (intertempe aperis jam plua: do 46/115!). Ke ĉio ĉi
ne eblis sen giganta persona engaĝiĝo, tio estas fakto evidenta; ke liaj
dankvortoj donas preskaŭ senfinan liston de kun¬laborantoj, tio nur
substrekas lian personan modestecon.
Kore tuŝis, precipe la Germanajn gastojn, la dankvortoj de Floréal, kiu
komencis: „Por mi estas emocie, veni ĉi tien kiel amika gasto en frateca
etoso …“. La sorto de lia familio estas ligita al Germanujo, ĉar dum la
dua mondmilito, la patro de lia patrino, Hispana respublikano, kiu
troviĝis internigita en Franca internigejo por Hispanaj rifuĝintoj,
estis forportita de la nazioj en la koncentrejon de Mauthausen kaj
pereis tie.
Estas do ne mirinde, ke la tuta muzika laboro de Flo en EUROKKA kaj
Vinilkosmo por la Esperantokulturo rekte celas (tion li mem eksplikis en
liaj dankvortoj) al interkompreniĝo, unuiĝo kaj paco inter la popoloj en
la tuta mondo.
Tial la FAME-Fondaĵo kaj la Urbo Aalen solene distingis la muzikiston
Floréal Martorell per la 13-a Esperanto-Kulturpremio de Aalen, kio estis
ligita al monpremio de 3 mil eŭroj.
Fotis Karl Heinz Schaeffer, raportis: Utho Maier
|
|